Dum la lastaj jaroj ILEI ricevis kaj plu ricevas informojn kaj proponojn pri novaj kaj novtipaj ekzamenoj, kaj petojn aŭspicii ilin. Tio estas rezulto de evoluanta praktiko de E-instruado inkluzive de novaj instrumetodoj kaj lernteknologioj. Aliflanke la tradicia sistemo de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA ĉiam pli montras la simptomojn de maljuniĝo kaj ekstempiĝo. Por diri la veron, ĝi eĉ neniam ekvivis plenspire en ĉiuj siaj segmentoj. El la tri niveloj nur la elementa kaj meza estas aplikataj, la supera apenaŭ okazis iam antaŭ longa tempo. La nove aprobita modelo de ekzameno de instrukapablo de E-o1 rapide montriĝis mortnaskito. Neniu ĝis nun sukcesis vivigi ĝin en la proponita formo. Ekster Esperantujo dume la teorio kaj praktiko de lingvoinstruado disponigas novajn konceptojn kaj atingojn. Estas tasko de ILEI subteni ilian akceptadon, adaptadon kaj aplikadon konforme al bezonoj de la E-komunumo. La defioj de multlingveco en la disvastiĝanta EU kaj atingoj de lingvistiko, instrumetodoj kaj instruteknologioj skuis la E-didaktikon: kiel progresigi la instruadon kaj lernadon de E-o, kaj kion instrui al esperantistoj kaj per E-o pri informado kaj utiligado, pri kulturo kaj valoroj de E-o, pri interkultureco kaj rolo de E-o en la mondo de kultura kaj lingva diverseco? Tio vekas krean energion kaj organizpolitikajn ŝanceliĝojn en Esperantujo pri tio, kiel plej bone adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj?