Riverovaloj, formitaj de erozio normale havas 'V'-forman transversan sekcon, kaj glaĉeroj postlasas 'U' sekcon. La Skabladoj havas ortangulan transversan sekcon kaj estas disvastigitaj tra vastegaj areoj de orienta Vaŝingtonio. Ili montras unikan drenadan modelon kiu havas eniron en la sudoriento kaj eliron en la sudokcidento. La eroditaj kanaloj havas anastomozan aŭ plektigitan aspekton. Ankaŭ estas grandegaj kavoj kaj ripoj, multe pli grandaj ol tiuj trovitaj en kutimaj riveroj. Kiam unue studite, neniu sciata teorio povis ekspliki la originon de tiuj fenomenoj. Bretz praktikis esplorojn kaj publigis multon dum la 1920-aj jaroj priskribante la Skablandojn. Liaj teorioj pri kiel ili estis formitaj postulis mallongajn sed grandegajn inundojn, kiujn Bretz ne povis ekspliki ( la origino de la akvo neniam estis la objekto de tiu esploro ). La teorioj de Bretz renkontis akran opozicion de la tiutempaj geologoj, kiuj provis klarigi la fenomeno helpe de teorioj kiuj apogiĝis sur nuntempaj geologiaj fenomenoj. Joseph Pardee unue sugestis en 1925 al Bretz ke la drenado de glaciala lago estis povinta kaŭzi fluojn de la bezonata amplekso. Pardee kontinuis siajn esplorojn dum la sekvantaj 30 jaroj, kolektante kaj analizante pruvojn kaj efektive identigis Misula-Lagon kiel fonton de la Misula-Inundoj kaj kreinto de la Skablandoj. Esploro sur malferma kanala hidrologio en la 1970-aj jaroj donis solidan bazon al teorioj de Bretz. La teorioj de Pardee kaj Bretz estis akceptitaj nur post jardekoj de peniga laboro kaj furioza scienca debato. En 1979 Bretz ricevis la plej altan ordenon de la Amerika Geologia Societo, Penrose-Ordenon, por agnoski ke li estis disvolviginta unu el la grandaj ideoj pri la tersciencoj.