La Dezerto de Tabernas estas situa en la provinco de Almerio, Andaluzio (Hispanio), je ĉirkaŭ 30 km norde de la provinca ĉefurbo, Almerio, en la municipaj teritorioj de Tabernas, Gádor, Santa Cruz, Alboloduy kaj Gérgal de la provinco de Almerio kaj protektita kiel Natura Loko en etendo de 280 km². La ĉirkaŭaj montaroj izoligas tiun teritorion el la humideco devena el la Mediteraneo kaj pluvo malabundas, kaj kiam venas estas torenta kaj fortrenas la malmultan fruktodonan grundon kiu eroziiĝas kaj dezertiĝas pli kaj pli. Faŭno La malmultaj specioj apudas la malmultajn portempajn akvejojn kaj arbustarojn, kies floroj allogas abelojn kaj aliajn insektojn, manĝo de ekzemple la Meropo. Inter arbustoj ekzemple loĝas la Ruĝa perdriko, falkoj kaj agloj. La Gufo kaj la Ruĝa vulpo estas predantoj de kunikloj, musoj kaj aliaj roduloj. Ankaŭ Turfalkoj, Noktuoj, Monedoj, la Apusoj kaj aliaj birdoj loĝas en la areo, sed tre grava estas la rara Trumpetofringo, kiuj loĝas en dezertaj oazoj de arko el Kanarioj al Afganio. Multaj aliaj paseroformaj birdoj, otidoj, pterokloj kaj aliaj stepaj birdospecioj loĝas en tiu dezerto. Inter mamuloj, krom kunikloj, estas leporoj kaj aliaj pli raraj specioj. Ĉe sekaj torentoj vivas amfibioj kaj reptilioj, kaj la dezerto konsistas el la lasta habitato de la Greka testudo en Iberio. Flaŭro