Granda Viktoria-Dezerto estas la plej granda dezerto en Aŭstralio [1] kaj konsistas el multaj malgrandaj sablomontetoj, herbejo-ebenaĵoj, areoj kun plenplena surfaco de ŝtonetoj kaj salakvaj lagoj. Ĝi larĝas (okcidenten ĝis orienten) pli ol 700 kilometrojn kaj kovras areon de 424 400 kvadrataj kilometroj ekde la Orienta Ormina Regiono de Okcidenta Aŭstralio ĝis la Gavler-Montaro en Suda Aŭstralio. La ekoregiono mali-eŭkaliptaj duonarbaroj kaj arbedaroj troviĝas en la okcidento, Malgranda Sablodezerto en la nordokcidento, Gibson-Dezerto kaj la centr-altaĵaj kserofitaroj en la nordo, Tirari-Dezerto kaj Sturt-Ŝtondezerto en la oriento, dum la senarb-ebenaĵaj kserofitaroj en la sudo apartigas ĝin de Suda Oceano. Meza jara precipitaĵo estas malalta kaj neregula, intervalanta ekde 200 ĝis 250 mm. Fulmotondroj estas relative oftaj en Granda Viktoria-Dezerto, kun meznombro de 15 - 20 fulmotondroj jare. Someraj tagtemperaturoj intervalas ekde 32 ĝis 40 °C dum en vintro, ili malpligrandiĝas al 18 ĝis 23 °C. Loĝantaro En multe da la regiono, la plimulto de homoj vivantaj en la areo estas Aborigenoj. Junaj indiĝenaj plenkreskuloj de la Granda Viktorio-Dezerto-regiono laboras en la Wilurarra Creative-programoj por konservi kaj evoluigi sian kulturon [2]. Preskaŭ neniu terkultivada agado estas farita en tiu senpluva dezerto kiu estas plejparte neloĝata. Homa agado inkluzivis iun minadon kaj nuklean testadon dum hodiaŭ la dezerto estas enloĝita per malsamaj grupoj de aborigenoj inkluzive de la kogara, la mirning kaj la pitjantjatjara. Malgraŭ ĝia izola loko la Granda Viktoria-Dezerto estas disigita per tre krudaj trakoj inkluzive de la aŭtovojo Connie Su kaj de la aŭtovojo Anne Beadell.