La Granda Rifto aŭ Grand-Rifta Valo estas granda duobla rifto en orienta Afriko. Ĝi konsistas el du brakoj, kiuj disiĝas norden kaj nord-okcidenten norde de Malavia Lago. Tiu lago, lago Tanganjiko kaj multaj malpli grandaj lagoj situas en la Granda Rifto. La larĝo de la valo varias de 30 al 100 km kaj profundas inter kelkcent kaj pli ol mil metroj. Ĝi ekestis per disiĝo de la tektonaj platoj afrika kaj araba, kiu komenciĝis antaŭ 35 milionoj da jaroj, kaj per disiĝo de orienta Afriko de cetera Afriko, kiu komenciĝis antaŭ 15 milionoj da jaroj. La anglalingvan nomon Great Rift Valley donis la skota esploristo John Walter Gregory. Tektonika signifo La Granda Rifto dividas unu el la tektonaj platoj de la terkrusto, la Afrikan Platon, en du partojn, nomatajn la Nubia Plato kaj la Somalia Plato. Ĝia norda pluaĵo dividas du tektonajn platojn, la Afrikan kaj la Araban Platon. Supozeble la Afrika Plato iam disrompiĝos ĉe la Granda Rifto, eble jam post dek milionoj da jaroj.