Olt estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Najbaroj: oriente: distrikto Teleorman; sude: Bulgario; okcidente: distrikto Dolj; nord-okcidente: distrikto Vâlcea; nord-oriente: distrikto Argeș. Ĉefurbo: Slatina Judetul Olt (Muntenia & Oltenia).PNG Ĉar rivero Olt, kiu dividas Valaĥion en okcidentan (Oltenio) kaj orientan (Muntenio) Valaĥion, trafluas la distrikton, tiu ĉi proksimume duone apartenas al ambaŭ sub-regionoj. La mapo montras la oltenian parton en ruĝa, la muntenian en verda koloro. La tuta danuba bordo de la distrikto, kun la grava haveno Corabia, situas en Oltenio. En sud-oriento la distrikta limo je ĉ. 30 km sekvas riveron Olt, tamen ne laŭ la mezo aŭ la bordo, sed en distanco de 1 ĝis 3 kilometroj.