La topografio de Kaŭkazo inkludas Grandan Kaŭkazon, Malgrandan Kaŭkazon, la altebenaĵojn de Suda Kaŭkazo kaj Transkaŭkazan Depresion. Granda Kaŭkazo konstituas montaran ĉenon je la rusa-kartvela landlimo, kaj kompakta kaj eskarpa kun averaĝe alta altitudo. Pluraj pintoj atingas altitudon de 5 000 m, el kiuj Elbruso kun 5 642 m, la plej alta pinto de Kaŭkazo kaj de Eŭropo. Malgranda Kaŭkazo konstituas arkon inter Kartvelujo, Armenujo kaj Azerbajĝano. La averaĝa altitudo estas pli malalta, inter 3 000 kaj 4 000 m, la kulmina punkto estante Aragaco kiu altas 4 095 m. La sud-kaŭkazaj altebenaĵoj en realeco konsistas el tutaĵo de montaraj zonoj kiel Armena Altebenaĵo (kiu havas altitudon de 1 000 al 2 000 m kun tamen Ararato kiu atingas 5165 m) kaj parto de Irana Altebenaĵo (kiu enkludas Elborz-Montaron kun ĝia kulmina pinto -same kiel tiu de Irano – Damavand-Monton kiu pintas je 5671 m kaj Sabalan-Monton je 4 811 m). Kompara tabelo pri kvar ejoj de la kaŭkaza biodiverseco-varmpunkto. La "temperaturoj maks/min" indikas la averaĝajn jarajn maksimumajn kaj minimumajn temperaturojn de ĉiu ejo. La Trakaŭkaza Depresio konstituas zonon de ebenaĵoj kaj mezaltaj montaroj inter Granda kaj Malgranda Kaŭkazo. Okcidente de la zono situas Ponta Montaro kiuj formas marbordan strion en la nordoriento de Turkujo, kun kiel kulmina pinto Kaçkar Dağı kun altitudo de 3 942 m. Sekvo de tiu kompleksa topografio estas granda varieco de klimatoj. La mapo kaj la tabelo ĉi-apude klare montras tiun grandan variecon de temperaturo kaj precipitaĵo. Efektive, komparante kun la klimatmapo de Köppen oni konstatas ke tiu regiono estas mozaiko de tre diferencaj klimatoj. Norde, centre kaj sudokcidente de Kaŭkazo oni trovas kontinentan humidan klimaton. La oriento kaj speciale la sudoriento havas duonaridan klimaton borde de Kaspia Maro, dum la okcidenta flanko apude de Nigra Maro estas pluvoriĉa kaj havas subtropikan humidan klimaton. Ponta Montaro karakteriziĝas de kontinenta klimato, sufiĉe seka sed ankaŭ relative malvarmeta eĉ somere. Konsekvence la vegetaĵaro estas tre variebla. La parto norde de Granda Kaŭkazo ĉefe konsistas el herbejaj stepoj (Nigra-mara-kaspia stepo). La montaraj zonoj kaj la nigra-maraj marbordoj subtenas grandan variaĵon de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj de mezvarmaj koniferarbaroj. La Trakaŭkaza Depresio ampleksas tutaĵon de arbaroj inter kiuj ĉeriveraj arbaroj, same kiel herbejaj stepoj kaj sekaj arbaroj kiuj transiras en vegetaĵaron de tipo duonarida laŭlonge de la marbordoj de Kaspia Maro. Estas refuĝejo por la flaŭro de la Terciaro, nome en Kolĉido apud Nigra Maro kaj en Hirkanio en la nordo de Irano.