Plej fama kaj ampleksa esperanta bildvortaro estis la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, eldonita unuafoje en 1988. La Praktika bildvortaro de Esperanto estis jam pli frue eldonita (en 1979). Ĝi entenas 1.500 kapvortojn kaj 600 ilustraĵojn. La nun plej ampleksa bildvortaro estas Bildvortaro en Esperanto, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2012. Kvarono de la terminoj en ĝi venas el la supre menciita vortaro de Eichholz. La aliaj tri kvaronoj estis redaktitaj de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La verko baziĝas sur la 6a eldono de la germana Duden - das Bildwörterbuch.