Nova senpaga libro: Princidino Mary Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko . La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij, kaj en 1996 ĝi estis eldonita. Ĝi estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj pdf kaj epub: Princidino Mary estas la dek-sesa libro en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-dua ero en la serio Virtuala Biblioteko . Krom libroj en la kiosko estas ankaŭ du numeroj de La Ondo de Esperanto . Laŭ la statistiko, la eldonaĵoj de Sezonoj estis elŝutitaj 34 mil 922 fojojn. Legu pli http://sezonoj.ru/2014/10/lermonto/