Liro-2014 Daŭras la tradicia literatura konkurso Liro . Post la pasintjara eksperimento la organizantoj decidis konservi la novan strukturon de la konkurso. Ankaŭ en ĉi tiu jaro la konkurso havas nur tradukajn branĉojn. En Liro-2014 estas proponataj por tradukado du verkoj: Traduko el la angla: The roads we take – novelo de O. Henry Traduko el la rusa: Muĥi – poemo de Aleksej Apuĥtin La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2014. Legu la regularon de Liro-2014 en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/liro2014/