Dankon kaj ĝis! Kiel vi rimarkis, Radio Verda ne produktis novan elsendon dum pluraj monatoj. Ĉu estas la fino? Eĉ ni ne scias. Estas almenaŭ longa paŭzo. Eble Radio Verda iam reaperos, eble en nova formato, sed eble la jama ducento da epizodoj konsistigos la tuton. Estis agrable povi oferti al vi utilon kaj ĝuon. Koran dankon pro via aŭskultado kaj pro via subteno idea, enhava, reaga, kaj financa. Amike ĝisas, Arono & Karlina