La deka Eŭropa Esperanto-kongreso De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. Legu en la novaĵretejo La Balta Ondo la prikongresan artikolon de Zlatko Tišljar, kiu aperos en la kongres-sezona kajero de La Ondo de Esperanto : http://sezonoj.ru/2014/07/rijeka-3/